Karaj,
post monato okazos la 7a Kunsido de la Ĝenerala Asembleo de Vikimedio EO.
Membroj nuntempaj, pasintaj kaj aliĝintaj sed nepagintaj devintus ricevi inviton ankaŭ oficiale individue senditan al si.
*Dato*: 8a de Februaro 2025 *Tempo*: 15:00-17:00 UTK *Detaloj kaj aliĝilo*: https://esperanto.wiki/evento/7-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-1
*GRAVA - bezonataj novaj Estraranoj kaj organizantoj!* Dum lastaj monatoj kaj kelketaj jaroj, Vikimedio EO kaj vivsituacio de la plej kernaj aktivuloj signife ŝanĝiĝis. Rezulte, nun *ni serĉas aldonajn Estraranojn* por helpi kungvidi la organizon strategie. Aldone, *ni serĉas ankaŭ organizantojn / projektajn mastrumistojn*, kiuj gvidos niajn diversajn projektojn (iujn kiel volontuloj, iujn kiel eventuale pagataj dungitoj aŭ kontraktitoj). Bv *kandidatiĝi per la aktivula kandidatiĝilo https://esperanto.wiki/volontulu* kaj certe venu al la Asembleo ;-)
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
po 16. 12. 2024 o 13:58 Michal Matúšov kubof.hromoslav@gmail.com napísal(a):
Karaj,
mi *konsideras* kunvoki sekvn Kunvenon de Ĝenerala Asembleo de Vikimedio EO por la *8-a de Februaro 2025*.
*Ĉu vi eble vidas iun problemon pri tiu dato?* En la Eventa Servo https://eventaservo.org/, Vikimedia Kaledaro https://diff.wikimedia.org/calendar/ kaj listo de Vikimediaj eventoj https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:AllEvents mi ne trovis sufiĉe grandan konflikton. Pli frue mi ne volas fari ĝin, ĉar tiam nia organizo havas devigon pri granda fina raporto de Erasmus+, kiu havas prioritaton.
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto
wikimedia-eo-anoncoj@lists.wikimedia.org