Karaj membroj kaj subtenantoj de ELiSo / VMEO,
kun ĝojo mi anoncas, ke nia laboro por iĝi Faka Asocio Kunlaboranta de UEA
bone progresas. La membriĝon ni planis jam por 2020 sed estis tro okupitaj.
En la Jara plano 2021 kaj la Jara buĝeto 2021 la Ĝenerala asembleo taskis
al la Estraro plidetaligon kaj finan plenumon de tiu membriĝo (kaj ankaŭ
membriĝo al TEJO) kaj la Estraro survojas.
Plenumante tiun ĉi taskon ricevitan de la Ĝenerala asembleo la Estraro, laŭ
propono de UEA, unuanime voĉdone aprobis ke *Esperanto kaj Libera Scio
respektas la principon de neŭtraleco esprimitan en la § 5 de la Statuto de
UEA <https://uea.org/teko/regularoj/statuto>*. La Revizia komisiono
"benis"
la aprobon.
Mi postmomente informos pri la decido ankaŭ la Komisionon pri statutoj
(UEA). Baldaŭ ni prezentos la finpreparitan peton al la Komitato de UEA kaj
espereble nia akcepto venos nelonge poste. Baldaŭ ni revenos ankaŭ al
laboro pri membriĝo al TEJO.
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Show replies by thread