Saluton!
*Resumo*: En Vikimedio EO ni serĉas novan administranton de membroj kaj
kontaktoj (kaj kelkajn rilatajn rolojn). Grandparte temas pri laborado en
programo CiviCRM. Se vi baze interesiĝas, kontaktu min. Por helpi al vi
lerni bazan uzadon de CiviCRM mi baldaŭ gvidos 1-horan retseminarion
<https://esperanto.wiki/evento/retseminario-automatigu-varbadon-de-membroj-per-civicrm>
la *6-an de Decembro*, kaj 3-tagan trejnadon
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-la-sekva-nivelo-de-membro-administrado-per-civicrm>
*dum JES en Germanio*. Se vi interesiĝas, aliĝu al ambaŭ tre baldaŭ.
En Vikimedio EO ni iom-post-iom plivastigas nian teamon de kernaj
aktivuloj, kiuj longtempe plenumas bazan funkciigadon de VMEO kaj projektan
laboron. Unu el tiuj bazaj aferoj estas mastrumado de membroj (kaj ĝenerale
kontaktoj, ekz. eventaj aliĝintoj, volontuloj, abonantoj de retpoŝtaj
novaĵleteroj ks). Nuntempe la laboron faras nur mi. Sed ĝi estas signife
kompleksa kaj vasta kaj forprenas de mi tempon, energion kaj atenton, kiun
mi ne povas tiom multe dediĉi al gvidado de VMEO kaj projekta laboro. Kaj
tial ni serĉas longtempan respondeculon pri la laboro.
Ideala kandidato:
1. estas *respondeca* (ĉar laboras pri sentemaj, personaj datumoj)
2. kapablas *regi kompleksan komputilan (retan) programon*
3. pretas *lerni multon novan*
4. estas *kunlaborema* (kunlaboros kun varbanto kaj engaĝiganto de
membroj - aŭ faros ankaŭ tion :)
5. estas *iniciatema* (ekz. proprainiciate kontaktas aktivulojn, kiuj
povus profiti de plifaciligo / ebligo de laboro per kontakt-mastruma
sistemo, ks)
6. pretas *diskonigi siajn kapablojn* (ni strebas por ĉiu labora rolo
havi ĉefan respondeculon kaj almenaŭ 1 anstataŭanton; do ideale vi zorgus
pri trejnado por iu novulo)
7. regas la skriban anglan (ĉar nuntempe CiviCRM ne estas en Esperanto,
kaj interreta helpado pri ĝi estas dume plej efika en la angla)
Nenecesaj, sed grandaj plusoj estas:
1. volo lerni uzadon de CiviCRM profunde (spertulo pri CiviCRM estas
rilata, sed aparta, rolo por kiu ni ankaŭ serĉas laboranton)
2. spertoj pri raportado de programaraj cimoj kaj proponoj por plibonigoj
3. tre granda pluso: programado en PHP
Rekompence vi ricevos
1. *bonan senton*, ke vi faras fundamente bezonatan laboron kaj tiel
ebligas al VMEO pli efike helpi al Vikimediaj projektoj
2. *lernos novan aferon*, kiu estas bezonata ankaŭ en aliaj organizoj
kaj eĉ komerce
3. eblon partopreni en *finance subtenata eduka programo* de VMEO (ekz.
individua edukado per Erasmus+)
4. (estontece ni eble povus pagi vin, sed tio nuntempe estas necerta)
Do, se vi pretas helpadi pri tiu ĉi grava laboro de VMEO, aliĝu al la
retseminario
<https://esperanto.wiki/evento/retseminario-automatigu-varbadon-de-membroj-per-civicrm>
kaj
la trejnado
<https://esperanto.wiki/evento/trejnado-la-sekva-nivelo-de-membro-administrado-per-civicrm>.
Se vi ne povas partopreni ilin, *certe skribu al mi* - mi klopodos
videoregistri la eventojn kaj provizi la registraĵon. Kaj ni povos komenci
trakti la aferon ;-)
Amike
KuboF Hromoslav
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Show replies by date