Saluton.

[pardonu pro skribado al pluraj dissendolistoj]

Mi ĝoje anoncas al vi, ke dum Novembro 2015 vi povas partopreni diversajn konkursojn en la Esperanta Vikipedio. Krom konscio, ke partoprenante vi helpas al disvastigado de libera scio kaj plifortigas Esperanton, vi povas ankaŭ gajni valorajn premiojn.

Vikipedia traduka konkurso
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015
Plene sub gvidado de Esperanto kaj Libera Scio kaj
sub aŭspicio de UEA!
Konkurso temas pri tradukado al la Esperanta Vikipedio per nova helpilo "EnhavTradukado". La helpilo mem faras laboron, kiu estus teda por vi kaj vi havas pli da tempo por bonkvalita kaj nature legebla tradukado. De kelkajn lingvoj (la angla, la hispana, la franca, la kataluna) vi povas uzi maŝinan tradukon, kiun vi sekve revizias kaj poluras. Kiel premioj estas, ekz.2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj albumoj, T-ĉemizoj kaj dankletero.

Tiun ĉi konkurson eblas kombini kun la du sekvaj - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolon pri ties temo kaj aliĝi al _ambaŭ_ konkurso.

Azia Monato
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Azia_Monato
Konkurso estas organizata en pluraj Vikipedioj.
Partoprenantoj verkas artikolojn rilatajn al Azio (geografio, kulturo, homoj ktp.). Kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.


Vikio amas naturon - Hispanio kaj Portugalio
https://meta.wikimedia.org/wiki/WLE_2015_Writing_Contest
Konkurso estas organizata en pluraj Vikipedioj.
Partoprenantoj verkas artikolojn pri naturaĵoj (montoj, riveroj, naciaj parkoj ktp.).


Nome de organiza teamo mi invitas vin al partopreno!

--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio