Saluton.

Ĉiujare (jam 4an fojon) la Fondaĵo Vikimedio demandas pri dezirataj teĥnikaĵoj por aktivaj vikimedianoj. Diversaj vikimedianoj faras siajn proponojn kaj ĉiu aktiva vikimediano povas voĉdoni por ili. La 10 plej subtenitaj ideoj estos prilaboritaj.

Nun ni estas en voĉdona fazo, do vi havas ŝancon subteni teĥnikaĵojn, pri kiuj vi kredas, ke ili plej subtenos atingon de celoj de nia movado. Venu kaj voĉdonu ĉe:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Community_Wishlist_Survey_2019/eo

Amike
KuboF Hromoslav