Karaj ELiSanoj, Vikimedianoj, aktivuloj por demokratio de scioj, estimataj homoj kaj homaranoj.

En tiu ĉi momento, solena por pluraj religioj kaj spiritecaj tradicioj, mi deziras al vi ĉiuj felican tempon, laŭeble kun viaj familianoj kaj proksimuloj.

Sed festante feston de feliĉeco, mi ŝatus meti lumon ankaŭ al multaj homoj, kiuj estas pli feliĉaj ĝuste pro nia komuna laboro. Ĉiu homo, kiu danke al Vikipedio pli sukcesis en sia universitato, kiu malkovris alian kulturon aŭ kaŝitan parton de sia psiko, kiu utiligis foton de Komunejo aŭ eĉ startis novan enterprenon danke de Vikidatumoj estas nia malgranda venko... ni memoru, ke per nia laboro ni helpis ankaŭ al ili esti pli feliĉaj, pli kapablaj, plenumantaj pli sian plenan latenton... esti pli bonaj homoj.

Ni estas tutmonda komunumo kaj kunesti kun ĉiu el vi en tiu ĉi granda vojo donas al mi energion en ĉiu nova tago, kaj jam pluraj diris la samon. Ni memoru pri tio, kion ni ĉiutage - alporti feliĉecon en vivon de aliuloj kaj tiel ankaŭ en sian propran.

Ĝojan Solsticon / Julon / Kristnaskon aŭ ajnan alian feston, kiun vi nun festas!

KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
gvidanto


--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)