Saluton.

La teamo de UK en Montrealo, Kanado partneriĝis pri nia konkurso Amerika monato 2021 - invitas vin en Oktobro verki artikolojn rilatajn specife al ĝi ka provizas por vi aldonajn premiojn, inklude de senpaga aliĝo al la UK!
Dum Oktobro verku pri la Montreala UK, helpu al la plej granda Esperanta renkontiĝo kaj gajnu aldonajn premiojn!

Universala kongreso tradicie estas la plej granda kaj glora manifestiĝo de la Esperanta komunumo kaj allogas kutime pli ol mil samideanojn. Por helpi al tiuj samideanoj trankvile kaj sekure alveni la la kongreso, kaj pli ĝui la kongresan lokon, ni invitas vin enkadre de la konkurso Amerika monato 2021 fokusiĝi pri temoj rilataj al la Montreala UK.

La teamo de la UK konsulte kun VMEO elektis kelkajn aparte gravajn temojn en Vikivojaĝo kaj Vikipedio, pri kiuj esperantistoj sciu jam nun! Unuflanke temas pri artikoloj en Vikivojaĝo, kiuj helpos pri veturado de la partoprenontoj. Duaflanke pri artikoloj en Vikipedio, kiuj omaĝas gravajn kulturajn elementojn rilatajn al la UK.

Pro graveco de UK, verkante pri ĝi vi rajtas gajni aldonajn premiojn. Tiuj estas senpaga aliĝo al la UK, monpremioj, libroj ks.

La liston de artikoloj kaj aldonaj premioj trovu ĉe:

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto