Saluton, kara!

Mi invitas vin veni al (repagata, danke al Erasmus+) trejnado pri kontribuado al Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj, kiu okazos en Bjalistoko, Pollando la 10-a ĝis la 11-an de Decembro. ALIĜU NUN!

Kunlabore kun 3 partneroj ni organizas serion de 3 trejnadoj por trejni bazojn de Vikimedia laboro, konkrete:

  1. baza redaktado; tradukado per speciala traduka helpilo
  2. plurmediaĵoj; aŭtoraj rajtoj
  3. Vikifontaro

Tiujn ĉi 3 trejnadojn ni faros en sekvaj monatoj en Pollando, Slovakio kaj Francio. Ideale vi partoprenus ĉiujn 3, sed se tio ne eblus, ni povus interkonsenti.

La unua trejnado okazos jam sufiĉe baldaŭ - la 10-a ĝis 11-an de Decembro en Bjalistoko, Pollando parte dum la famaj Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj.

Danke al subteno de Erasmus+ ni pagos viajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj vi partoprenos senpage. Vi povos veni iom pli frue kaj partopreni en la ŝatatajn Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Ni havas nur kelketajn lokojn por homoj, kiujn ni povos repagi!

Ideala partoprenanto

  1. ŝatas Vikipedion aŭ ĝiajn fratajn projektojn
  2. volas longtempe kontribuadi al ili
  3. dume ne (multe) regas tiun kontribuadon
  4. loĝas en la Eŭropa unio (pro kondiĉoj de la subvencio, kiu pagas la partoprenon)

Ĉu tio estas vi? ALIĜU NUN!

Memoru, ke entute estas malmultaj lokoj disponeblaj, kaj plejparto estas por niaj partneroj. Do se vi seriozas, aliĝu frue aŭ poste bedaŭru!

Se vi havas demandojn, skribu al mi nun :-)

Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav