Saluton.

La konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019 progresas kaj proksimiĝas al sia fino - jam la 31an de Majo, post malpli ol 2 semajnoj, ni fermos ĝin!

Kutime ni pro nia sindediĉa laborado en Vikipedio gajnas ĝojon pro agrabla labora procezo, senton de plenumiĝo pro io, kio utilas al tuta mondo kaj ankaŭ rilatojn en la komunumo. Ĉio tio estas tre belaj aferoj kaj ili logas ankaŭ min persone al volontula laborado dum pli ol jardeko! Tamen, ja eblas ankaŭ io pli. Ne tre ofte - ekzemple VikiPrintempon ni lastatempe organizis antaŭ 2 jaroj kaj mi sincere ne scias, kiam ni sekvafoje faros ion similan.

Ĉar nia bonega komunumo meritas subtenon, premioj en tiu ĉi konkurso estas vere valoraj - aĉetkuponoj ĝis 100 eŭroj kaj aliro al fluelsendata Esperanta muziko de Vinilkosmo (kaj multegaj aliaj eldonejoj). Ĉu vi jam monatojn cerbumas pri "tiu" libro de UEA, sed hezitas ĝin aĉeti? Aŭ ĉu vi volas la plej novan KD-n de Vinilkosmo? Nun vi povas ricevi ilin kontraŭ laboro, kiun vi jam nun faras!

Tamen rapidu - la konkurso daŭras ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK.

Por partopreni venu al sekvaj paĝoj, verku / traduku / plilongigu kelkajn artikolojn kaj enskribiĝu inter partoprenantojn!

Kaze de ajnaj demandoj, ne hezitu skribi al mi!

Amike
KuboF Hromoslav