Saluton!

Post monato okazos Vikimanio 2021 - la plej granda tutmonda Vikimedia konferenco, ĉi-jare virtuala! Venu por kunfesti la komunumon kaj atingojn de tutmonda Vikimedio, kapti novajn tendencojn kaj laborojn kaj renkontiĝi kun malnovaj kaj novaj amikoj!

Kutime Vikimanio estas en la angla lingvo. Ĉi-jare dum registrado vi povas elekti plurajn lingvojn en kiuj vi ŝatus partopreni (Esperanto ĉi-jare mankas).

Legu pliajn informojn kaj trovu ĉiuj bezonataj ligiloj en:
https://esperanto.wiki/evento/vikimanio-2021

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto