Saluton!

En Vikimedio EO ni interesiĝas partneriĝi kun TEJO pri subvencipetado por novaj projektoj – pri podkastoj kaj sciencaj prelegoj. Ĉar nia tasko estus precipe trovi interesiĝantojn, ni alvokas vin kandidatiĝi por partopreno!

Ene de la projektoj vi partoprenos en 1-2 renkontiĝoj, kaj aŭ kreos materialon por podkasto aŭ prelegos dum scienc-teĥnika konferenco KAEST 2023 (ĝi kutime okazas en Slovakio, Eŭropo). Danke al subvencio vi havos repagitajn kutimajn rektajn elspezojn por partopreno. Antaŭvideble vi povos partopreni nur se loĝas en la Eŭropa unio, aŭ programa lando de Erasmus+.

Eksciu pli kaj kandidatiĝu ĉe:
Limdato por kandidatiĝi estas la 13-a de Septembro 2022 23:59 UTK!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto