Saluton.

Jam post semajno okazos Kunsido de Ĝenerala asembleo de ELiSo. Ĉar ĝi estos jar-fina, ni traktos precipe aferojn por sekva jaro (pliaj detaloj).

La plej elstara parto de la Kunsido estos la Jarplano 2021.
Ĉar tiu dokumento starigas la bazan kadron por laboro por la tuta jaro, via partopreno en ĝia preparo estas aparte bonvena! Por travidebleco kaj ebligi vastan partoprenon okazas preparado publike en Meta-Vikio.

Via agado tre gravas! En organizo, funkciuloj estas kiel ostoj, kiuj prizorgas la bazan strukturon kaj levas la plej granda pezon, sed kutimaj senfunkciaj aktivuloj estas la muskoloj, danke al kiuj la organizo povas vivi. Se ankaŭ vi volegas la mondon en kiu ĉiu homo povas per Esperanto libere partopreni en tuto de homara sciaro, venu kaj aliĝu al agado! Pripensu en kiuj stato kaj direkto vi volas vidi ELiSo-n fine de 2021, pripensu kiujn agadojn por helpi al tia atingo vi volas fari (ĉu kiel ĉeforganizanto aŭ helpanto), konsideru disponeblajn resusrojn kaj skribu ĉion al https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2021
Viaj proponoj estos akceptataj ĝis la 26-a de Novembro UTK (inklude).

Alia grava afero estas prezento de stato de la Strategia plano 2021-2022.
La origina intenco estis prezenti la pretan provan version jam dum tiu ĉi Kunsido. Tamen mi, kiel respondeculo pri tiu tasko, dum antaŭa tempo havis kelkajn sanproblemojn, kiuj (kvankam feliĉe ne seriozaj) malhelpis al mi prizorgi la aferon. La Estraro traktas la temon.

Ni kalkulas kun via kunagado!
Ĝis la Ĝenerala asembleo!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto