Saluton!

Meze de Oktobro en Norda Makedonio okazos Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022. La renkontiĝo celas helpi al disvolviĝo de la regionaj Vikimediaj organizoj kaj komunumoj, kaj plifortigi kunlaboradon inter ili.

Estas 2 gravaj invitoj en tiu ĉi mesaĝo!

Invito 1: kandidatiĝu por partopreno
VMEO rajtas je 1 repagita reprezentanto. Dum antaŭaj jaroj tiun renkontiĝon nome de VMEO partoprenadis precipe mi. Kaj mi volonte tion ripetos :-) Sed eĉ pli volonte mi vidus, ke pluraj niaj aktivuloj havu tiun sperton, lernu de ĝi kaj danke al tio pli forte engaĝiĝu en gvidado de VMEO!

La partopreno estu laŭeble aktiva, kun multa lernado, interŝanĝado de spertoj, amikiĝado kaj alia retigado, kaj post la renkontiĝo ion alportu al VMEO. Ideala kandidato estu:
Mi (kaj eventuale aliaj aktivuloj) helpos prepariĝi al nia reprezentanto antaŭ la renkontiĝo.

Se tio estas vi (aŭ vi aspiras esti tia por sekvaj jaroj ;), kandidatiĝu per la volontula formularo. Limdato: la 7-a de Aŭgusto 2022. Poste nia Estraro elektos nian reprezentanton.

(Se ni havos plurajn bonajn kandidatojn, ni eventuale povos pripensi finance subteni iun aldonan! Do certe kandidatiĝu se vi interesiĝas!)

Invito 2: proponu programeron
Sed eĉ ekster tiu ĉi oficiala (reprezenta) partopreno, vi povas proponi iun programeron kaj eble vi estos elektita por partopreni kiel invitita preleganto (estas kelketaj, malmultaj lokoj disponeblaj por invititaj prelegantoj). Mi mem intencas proponi 1 prelegon, 2 trejnadojn kaj 1 grandafiŝon :) Ĉiuokaze, se ni en la Estraro vidos, ke vi vere interesiĝas kaj havas bonajn proponojn, viaj ŝancoj por esti elektita kiel nia reprezentanto plialtiĝos!

Sed rapidiĝu! La limdato estas la 31-a de Julio 2022 😎

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto