Saluton.

Ni venas al fino de Novembro, kiu estas en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo dediĉita al komuna virtuala redaktado pri Aziaj temoj - Azia monato.

Tamen, la tutmondaj organizantoj informis min, ke Irano spertis unusemajnan baron de interreto. Tial la Azia monato estis plilongigita ĝis la 7-a de Decembro 23:59 UTK. Se vi ĝuis partopreni, vi havas plian semajnon ;-)

Mi speciale invitas vin konsideri partoprenon en la Esperanta Vikivojaĝo. Ĝi estas nova frata projekto, nuntempe en Vikimedia Kovilo, kiu nun disvolviĝas kaj akiras sian komunumon. Ĝia celo estas helpi al vojaĝantoj pli sekure kaj plene ĝui siajn vojaĝojn danke al altkvalitaj informoj pri veturceloj. Kiam pli multaj redaktantoj kontribuados al ĝi regule, oni de Vikivojaĝo faros memstaran projekton (je propra subdomajno, eo.wikivoyage.org). Tiel ĝi ne plu estos en Kovilo kaj esperantistoj pli facile uzados ĝin por siaj vojaĝoj.

Amike Azie
KuboF Hromoslav
ĉeforganizanto de la Vikimedia Azia monato (en Esperanto) 2019