Kara,

post la prezentitaj proponoj por la Jara plano 2024 kaj la Jara raporto 2023 mi ĝoje prezentas ankaŭ malneton de la Jara buĝeto 2024.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1XOvL7ge3qZlZ5rUnZ4T_BniZNCeIzE6-eauZR11fVeM/edit

Plena Financa raporto 2023 kun detala disdivido laŭ kategorio tamen ne estos provizita dum la Kunsido. Sed ni prezentos altnivelan, sendetalan resumon de la Financa raporto 2023 de statoj kaj ŝanĝoj de niaj bankaj kontoj. Konsultu ĝin jam nun.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/16ilTSFUL8QmI4BrnTzPXO4fl-39Xtb_vNfEVWGy32Ig/edit#gid=471637379

Restas ankoraŭ kelkaj horoj ĝis nia hodiaŭa Kunsido de la Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO, do mi petas vin konsulti ilin anticipe kiom eblas al vi.

Vi povas rimarkis, ke il estis sendita sufiĉe malfrue. Dum la kunsido ni parolos ankaŭ pri tio, sed jam nun mi povas skribi al vi, ke simple tro multaj laboroj koncentriĝas ĉe tre malmultaj homoj. Por plifruigi provizon de tiaj ĉi dokumentoj kaj organizado de diversaj agadoj la plej bezonata afero estas pliaj kapablaj aktivuloj. En VMEO ni havas multan spacon por tio, do bv. elekti rolon kiun vi ŝatus prizorgadi kaj montru vian intereson ĉe https://esperanto.wiki/volontulu

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto