Saluton!

Tre baldaux (post 2 tagoj) estos fino de la petado de stipendioj por Vikimanio 2023 en Singapuro. Se vi volas partopreni sed bonus por vi ioma financa helpo, certe petu la stipendion nun (aux poste bedauxru ;)!

Vi povas ricevi stipendion por plena partopreno (veturo, logxado, partopreno), aux parta (logxado, partopreno, sed sen veturo). Mi mem partoprenis Vikimanion plurfoje kaj (eble krom uzado de la angla...) mi tre sxatis tion. Cxiam mi partoprenis per la stipendio, pro kio mi aparte dankas al la Fondajxo Vikimedio! Kaj ankaux vi povas!

Por peti venu al https://wikimania.wikimedia.org/wiki/2023:Scholarships

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto