Saluton, kara!

Tiu ĉi Aŭgusto estas aparte riĉa je eventoj. Krom la ĵus okazanta Universala Kongreso de UEA en Montrealo (kie ni ĉi-foje bedaŭrinde faras neniun vikimedian agadon) okazos tutmonda (ne-Esperanta) Vikimanio, prezento de VMEO dum IJK en Nederlando, kaj fine eĉ plurtaga Vikipedia trejnado en Francio.

Vikimanio certe estas la plej pinta eveto de la Vikimedia komunumo. Kiam ĝi okazas ĉeeste, ĝi allogas ĉirkaŭ milon da partoprenantoj, kiujn ĝi ravas al siaj komunumaj diskutoj, prelegoj, trejnadoj, sed ankaŭ koncertoj kaj (ege grave!) amikaj paroloj. Ĉi-jare ĝi tamen (denove) okazos plene virtuale. Tempo: 11a-14a de Aŭgusto 2022. Kotizo: senpaga. Oficiala retejo kaj aliĝilohttps://wikimania.wikimedia.org/


Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas delonge kara al koroj de multaj esperantistaj junuloj (kaj tiuj oficiale junaj, kaj tiuj "eterne junaj en sia koro"). Ĉi-jare ĝi invitas vin al Nederlando, kaj krom aliaj aferoj proponas Junularan Movadan Foiron - dum 2 horoj multaj esperantistaj junularaj movadanoj ĉe tabloj prezentos sian organizon / projekton kaj vizitantoj libere vizitos ilin. Se vi spertis Movadan Foiron ĉe UK, vi certe scias pri kio temas. Kompreneble, IJK proponas multon plian partoprenendan! Tempo: 22a de Aŭgusto 2022. Kotizo: senpaga por partoprenantoj de IJK. Oficiala retejo kaj aliĝilohttps://ijk2022.tejo.org/

Noto: Ni serĉas helpantojn por Vikimedia agado dum tiu ĉi kaj eĉ pli estontaj IJK-j. Povas temi pri prezentado ĉe tablo / en budo, prelego, trejnado, gvidado de komuna redaktado ks. Kandidatiĝu por esti Vikimedia helpanto dum IJK-j!


La Esperanto-Centro KVINPETALO denove organizas semajnan staĝon fokusitan al redaktado de Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj nomitan Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj. La staĝon gvidas Arno Lagrange, kiu apartenas al la plej fruaj pioniroj de la Esperanta Vikipedio! Atentu, ke la limdato por aliĝi estas la 15-a de Aŭgusto! Tempo: 29a de Aŭgusto - 2a de Septembro 2022. Kotizo: ĉ. 35 eŭrojn / tago (dependas ke pluraj aferoj). Oficiala retejo kaj aliĝilohttp://www.kvinpetalo.org/spip.php?rubrique17


Kiel vi vidas, la sekvaj semajnoj estas vere abunda je Vikimediaj eventoj! Ĝuu ilin, eventuale invitu viajn amikojn, kaj esperebe ni renkontiĝos en iuj el ili!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto