Saluton kara!

Por Junio 2022 ni invitas vin konkursi kun ni en la Esperanta Vikivojaĝo - Eventejo 2022! Kiel jam la nomo sugestas, la temo estas aparte speciala kaj proksima al koro de multaj verdlingvaj samideanoj - Esperantaj renkontiĝoj (pli precize turismaj informoj por veni al ili) ❤️

Tiun ĉi konkurson ni organizas ekskluzive nur kun Esperantaj partneroj, kiuj elektis la plej gravajn artikolojn pri siaj renkontiĝoj, kaj ankaŭ provizas por vi premiojn. Tiu estas Kanada Esperanto-Asocio plej elstare pri Universala kongreso en Montrealo sed ankaŭ aliaj, Esperanto-Kultur-Centro Tuluzo pri SEMEO kaj staĝoj en Aruto, Bjalistoka Esperanto-Societo pri Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kaj la renkontiĝo IJK 2022. Kun alia partnero ni fintraktas kaj probable balday aliĝos. Aparte notindas, ke ambaŭ ĉi-jaraj plej pintaj renkontiĝoj partoprenas en la konkurso 😉

Partoprenu en Vikivojaĝo!

Ĉi-foje ni aparte fokusiĝas pri Vikivojaĝo - nova, ankoraŭ malmulte konata frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj lokoj sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas plurajn helpajn manojn!

Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian tutan vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Pluraj organizantoj de eventoj faras pri tio tre bonan laboron! Sed ili kutime havas ankaŭ amason de alia laboro por fari. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!

La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri lando, urbo kaj lingvo. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur ĉiuj landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife plialtigos valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!

Konklude, dum Junio 2022 verku en Vikivojaĝo pri la elektitaj Esperantaj renkontiĝoj, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)

Partoprenu en Vikivojaĝo!

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Eventejo 2022
Ĉeforganizanto