Saluton.

Ekde la 15-a ĝis la 19-a de Julio 2015 okazos en Meksikurbo la plej granda ĉiujara manifestiĝo de vikimedia mondo - Viimanio. Temas pri vikimedia ekvivalento de Universala Kongreso. Dum Vikimanio okazos multaj prelegoj, seminarion sed precipe renkontiĝoj kun vikimedianoj de tuta mondo laborantaj pri plej diversaj laborkampoj. Preferata kaj oficiala lingvo de Vikimanio estas la angla; tamen en 2014 Vikimanion partoprenis almenaŭ 8 esperantistoj kaj faris sian oficialan renkontiĝeton. Se vi volas partopreni festecan renkontiĝon de tutmonda movado por plibonigi mondon, Vikimanio tŭagas por vi.

Ĝis la 16-a de Februaro 23:59 UTC eblas peti stipendion por vojaĝo kaj partopreno. Detalaj informoj pri kriterioj kaj postuloj disponeblas ĉe https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo

Bonŝancon

--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)