Saluton.

Por Oktobro 2021, sub aŭspicio de la Amerika komisiono de UEA, ni invitas vin konkursi kun ni en la Vikipedio kaj Vikivojaĝo pri Ameriko! Vi helpos al strategie gravaj projektoj kaj ankaŭ valoraj premioj atendas vin!

Ni daŭrigas la "tradicion" (aparte forte en tiu ĉi jaro), kiam dum plena monato ni fokusiĝas pri specifa temo kaj laboras pri ĝi en Esperantaj Vikimediaj projektoj - ĉi foje pri la superkontinento Ameriko (Suda, Centra, Norda, proksimaj insuloj).

La Amerika komisiono de UEA honorigis nin per sia aŭspicio - kaj ni tre ĝojas kaj dankas pro tiu ĉi agnosko!

Ĉi-foje ni aparte fokusiĝas pri Vikivojaĝo - nova, ankoraŭ malmulte konata frato de Vikipedio, kie vi trovas turismajn gvidilojn pri diversaj lokoj sur (kaj ekster de :) Tero. Sed pro sia noveco ĝi ankoraŭ bezonas plurajn helpajn manojn!

Imagu, ke vi veturas al Esperanta renkontiĝo kaj por plani vian tutan vojaĝon plene sufiĉas informoj en Esperanto. Se organizantoj de eventoj faras elstaran laboron, tio eblas, sed ili kutime havas ankaŭ amason de alia laboro. Tie venas oportuno por ni - vikimedianoj!

La absoluta bazo por agrable kaj sekure vojaĝi estas informoj pri lando, urbo kaj lingvo. Kiam ni faros tiujn artikolojn en Vikivojaĝo por eĉ nur ĉiuj landoj kie ofte okazas Esperantaj renkontiĝoj, tio jam signife plialtigos valoron de Vikivojaĝo por Esperantistaj vojaĝantoj!

Kaj ni jam traktas kun diversaj organizoj inlkudon de lokoj de ties renkontiĝoj al la konkurso!

Konklude, dum Oktobro 2021 verku pri Ameriko, precipe en Vikivojaĝo, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)

Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)