Saluton.

Mi ĝoje anoncas, ke la Esperanta Vikipedio aliĝis al la tutmonda kampanjo #1Lib1Ref. Ĝi origine celas al bibliotekistoj kaj alvokas ilin por aldoni 1 referencon al Vikipedio uzante literaturon de sia biblioteko. La kampanjo estas malfermita ankaŭ por vi kaj ĉi-foje provizas eĉ premiojn por la plej aktivaj kontribuantoj.

Vikipedio bezonas referencojn por esti fidinda. Aldonu ilin ĝis la 5-a de Februaro 2021 (inklude), en la redakto-resumo nepre uzu la kradetikedojn #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE (kaj se la artikolo temas pri homaj rajtoj, ankaŭ #WikiForHumanRights) kaj vi povas gajni premiojn de la Fondaĵo Vikimedio.

Detalaj informojhttps://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:1Lib1Ref

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto