Karaj,
post monato okazos la 7a Kunsido de la Ĝenerala Asembleo de Vikimedio EO.
Membroj nuntempaj, pasintaj kaj aliĝintaj sed nepagintaj devintus ricevi inviton ankaŭ oficiale individue senditan al si.
GRAVA - bezonataj novaj Estraranoj kaj organizantoj!
Dum lastaj monatoj kaj kelketaj jaroj, Vikimedio EO kaj vivsituacio de la plej kernaj aktivuloj signife ŝanĝiĝis. Rezulte, nun
ni serĉas aldonajn Estraranojn por helpi kungvidi la organizon strategie. Aldone,
ni serĉas ankaŭ organizantojn / projektajn mastrumistojn, kiuj gvidos niajn diversajn projektojn (iujn kiel volontuloj, iujn kiel eventuale pagataj dungitoj aŭ kontraktitoj). Bv
kandidatiĝi per la aktivula kandidatiĝilo kaj certe venu al la Asembleo ;-)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Prezidanto