Saluton

Resumo: Artikol-verka konkurso en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, kun premioj, daŭros ĝis fino de Aprilo, pliaj informoj ĉe https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo_COE_2020


CEE_Spring_Logo_CEE-t2.png


Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-70 eŭrojn kaj 2 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:


Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)


Partoprenu en Vikivojaĝo

Partoprenu en Vikipedio

KuboF Hromoslav
ĉeforganizanto