Saluton.

Mi estas ĵus veninta al Erevano por post kelkaj tagoj partopreni la Vikimedian renkontiĝon de Centra kaj Orienta Eŭropo, kiel reprezentanto de Esperanto kaj Libera Scio - https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2016

Ĉar mi kunorganizis la Universalan Kongreson en Nitro, mi ne havis multan tempon okupiĝi pri mia partopreno en la renkontiĝo. Aldone, 2 el 3 planitaj partoprenontoj de Vikimedio Slovakio rezignis, do mi (kiel prezidanto de VMSK) urĝe zorgis ankaŭ pri tio (konsekvence mi petis la organizantojn esti denove konsiderata kiel reprezentanto de ambaŭ ELiSo kaj VMSK). Laŭ la unua plano devus partopreni ankaŭ Bekhruzbek Ochilov, sed li fine ne povis.

Tial mi iom lastmomente prezentas detalojn de mia imago pri mia partopreno kaj mi antaŭĝojas viajn rimarkojn por kunlabore plibonigi la aferojn.

Bonvolu vidi nian organizan profilon ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2016/Needs#Esperanto

Mi laŭplane partoprenos: GLAM I; CEE Spring; Best practices for editing workshops and Outreach; Wikidojo; Wikidata -- A Gentle Introduction for Complete Beginners; Wikimedia Foundation BoT discussions: transparency, strategy, affiliates?.
Aliaj programeroj estos interkonsentitaj surloke ĉar estas necese iom paroli kun la gvidanto.
Kun videokonferenca partopreno de Amir E. Aharoni (fakte, esperantisto) mi prezentos la tradukan helpin "EnhavTradukado" ("Content Translation") kaj laŭplane gvidos tradukan maratonon per ĝi.

Mi proponas por mia partopreno jenajn celojn:
  1. Spertiĝi pri ebloj profesiiĝi kiel diaspora organizo (juraj konsekvencoj, kreado kaj laboro de teamo, administrado ktp.).
  2. Ekscii kunlaboreblojn kun landaj kaj fakaj vikimediaj organizoj.
  3. Plispertiĝi pri praktikaĵoj rilataj al nuntempaj projektoj de ELiSo (kun specifa emfazo al "Espernato125" kaj "Vikio amaz ZEO-jn").

Mi bedaŭras, ke ni ne sukcesis tian ĉi planon fari en pli granda kunlaboro, sed tio prefere servu kiel instigo por pli bone plani nian ontan partoprenon en simila renkontiĝo.

Post la renkontiĝo mi volas verki raporton. Kaj konsciu, ke estas via tasko rememorigi ĝin al mi, se la verkado daŭrus tro longe ;-)

Amike
KuboF Hromoslav