Saluton ĉiuj!

En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco 2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste vi! Ankaŭ la jena.

Nia grupo estis sub la nomo Esperanto kaj Libera oficiale  rekonita  Scio fare de la Fondaĵo Vikimedio kiel Vikimedia Uzanto-Grupo en 2013. Ekde tiam ni funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza") gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj nune faratan laboron, ekz. Vikio amas ZEOjn). Sed dum la kunsido dum la Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.

Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj por atingi elstaran sukceson!

Tial ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!

Kio estos la laboro?
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3 videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj. Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas, ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron. Detaloj estas por laborgrupa diskuto.

Kiel aliĝi al la laborgrupo?
Ĝis la 13a de Majo 2018 23:59 UTC deklaru vian intencon aliĝi per retmesaĝo al la dissendolisto <eliso@lists.wikimedia.org>, al mi persone aŭ en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Helpu_pu%C5%9Di_organizon_Esperanto_kaj_Libera_Scio_al_sekva_nivelo! ).

Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.

Kiuj estas membroj de la laborgrupo?
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz (Sahaquiel9102), Ivan Quintero Santacruz (Remux), Mathieu Stumpf Guntz (Psychoslave) kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la laborgrupon.

Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie, aliĝu!  

Nome de la prepara laborgrupo
KuboF Hromoslav