Saluton.

Nuntempe la Vikimedia Fondaĵo gvidas projekton pri ŝanĝo de marko de la Vikimedia movado. La projekto, kaj specife la maniero kiel ĝi estas kondukata, vokis multan intereson, tre negativan, inter diversaj Vikimediaj komunumoj.

La Estraro de Esperanto kaj Libera Scio aliĝis al pledo por tuj paŭzigi aŭ haltigi la procezon kaj eventuale ĝin restarigi post pli bona preparo, kiu ebligos vastan partoprenon de komunumanoj.

Pli multa fono estas en la plej nova artikolo en nia retejo: 
https://esperanto.wiki/2020/cu-vikimedio-alinomigu-al-vikipedio-esperantistoj-pledas-por-pli-da-inkluzivo-kaj-partopreno/

Kion fari nun?
Via informita opinio pri la afero estas bonvena en jenaj lokoj:
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)