Saluton!

Antaŭnelonge finiĝis populara artikol-verka konkurso VikiPrintempo COE kaj jam okazas nova - Afrika monato!

Vikimedia_Afrika_monato_2020_rubando-eo.png

Afrika monato, kiel jam nomo sugestas, invitas vin por verki aŭ plilongigi artikolojn pri Afriko. Ĝi okazos ĝis fino de Majo 2020 en Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo kaj premiojn provizis Vinilkosmo kaj Amikumu.

Vi eble demandas vin "Kio estas Vikivojaĝo kaj kiel ĝi rilatas?". Vikivojaĝo celas helpi al esperantistoj vojaĝi sekure kaj agrable, provizante vojaĝgvidilojn. Sed la Esperanta versio dume bezonas vian helpon - ĝi atendas en Kovilo kaj dume serĉas (kaj iom post iom atingas) sian komunumon.

Ni scias, ke veni al nova vikia projekto povas esti iom defia, ankaŭ ni tiel sentis kiam ni komencis! Tial, por instigi vin, vi ricevas 2-oble pli multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo.

Venu jam hodiaŭ por partopreni al:
Sponsoroj
Fine, mi dankas al niaj sponsoroj!

Vinilkosmo.jpg
Vinilkosmo estas la eldonejo de Esperant-lingva muziko, danke al kiu estas "verda scenejo" signife pli riĉa. Vinilkosmo donacis 2 tutjarajn abonojn de justa fluelsendejo - kun tunoj da Esperanta kaj ankaŭ alilingva muziko de diversaj ĝenroj.

Amikumu.png
Amikumu helpas vin trovi proksimajn homojn, kiuj parolas samajn lingvojn kiel vi. Ĝi celas al lingvolernantoj por helpi al praktikado, sed homoj ĝin proponis eĉ por tradukado en malsanulejoj! Amikumu donacis 2 Orajn membrecojn por 1 tuta jaro, kiuj plibonigas vian sperton, ekzemple virtuale "teleportante" vin al fora loko. Amuza fakto: unu el fondintoj de Amikumu fondis ankaŭ la Esperantan Vikipedion!

Amike Afrike!
KuboF Hromoslav
Ĉeforganizanto de la Afrika monato en Esperanto