Saluton karaj amikoj, subtenantoj de libera edukado!

Lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la Vikimedia Konferenco 2018 [1], pinta renkontiĝo de organizita parto de la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ ELiSo en konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).

Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin iom-post-iom, sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.

Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj ideoj).

Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi Tema Organizo de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) Faka Asocio de UEA.

Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj [2],  Sandbox+ [3], Stirpanelo por programoj kaj eventoj [4] kaj UserViews [5]. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!

Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030 [6]. Ĉar estas ĝenerala konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, estas tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru al uzado de Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum registrado - la videon mi publikigos baldaŭ.

Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en nia YouTube-kanalo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post publikigo [7].

Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj mi denove dankas pro via subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon, kiu ĵuse plikonkretiĝias.

[1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018
[2] https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Community_Capacity_Map
[3] https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Uzanto_sandbox%2B
[4] https://outreachdashboard.wmflabs.org/
[5] https://tools.wmflabs.org/userviews/
[6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Strategy/Wikimedia_movement/2017/eo
[7] https://www.youtube.com/channel/UCe6epPgJ2jvsWxbQxeL6kUg?sub_confirmation=1

Amike
KuboF Hromoslav