Saluton!

Vi ankoraŭ havas ŝancon partopreni en la konkurso VikiPrintempo 2023 kaj tiel ne nur helpi al plibonigo de Esperantlingva scio, sed ankaŭ gajni valorajn premiojn!

Ni konkursas nur ĝis la 30-a de Junio 2023, do mi invitas vin partopreni nun ;-)

Partoprenu en Vikipedio!
Partoprenu en Vikivojaĝo!


Danke al viaj artikoloj, aliaj esperantistoj ekscios pli pri la regiono de la Centra kaj Orienta Eŭropo. Kaj se vi verkos en Vikivojaĝo, ili pli facile, sekure kaj malmultekoste povos veturi ekz. al Esperantaj renkontiĝoj en la regiono.

Krome, ni aprezas ĉiujn viajn kontribuojn al Vikipedio kaj Vikivojaĝo! Tial, se vi estos sufiĉe aktiva, vi povos gajni valoran premion, ekz. donackarton ĝis 100 eŭroj, kaj abonon de Esperanta muziko de Vinilkosmo.

La konkurson subtenis la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono kadre de nia projekto ViPE - Vikio por Eŭropo. Dankon!

Konklude, ĝis fino de Junio 2023 verku pri Centra kaj Orienta Eŭropo, aliĝu al la konkurso kaj venku ;-)

Partoprenu en Vikipedio!
Partoprenu en Vikivojaĝo!


PS: Se vi volus iom pli da helpo, volonte demandu en la Telegrama grupo de Esperantaj Vikimedianoj, kie pluraj homoj vin povos tuj helpi ;-)

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto