Saluton!

Dum tiu ĉi jaro multaj Vikimediaj renkontiĝoj nuliĝis, sed iuj estas anstataŭe farataj kiel retaj. Tia ĉi sorto estas ankaŭ por Vikimedia Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 (Wikimedia CEE Meeting) - ĝi okazos rete, ekde la 2-a ĝis la 4-a de Oktobro kaj ankaŭ vi povas partopreni!

La celo de la renkontiĝo estas plikapabligi vikimediajn aktivulojn kaj plifortigi kunlaboradon en la regiono. Kutime estas de ELiSo / VMEO invitataj 1-2 homoj kun plena repago. Sed ĉar la evento nun okazos rete kaj pli multaj partoprenantoj ne aldonos kostojn, ankaŭ vi povas partopreni nome de ELiSo / VMEO.

Mi partoprenis plurajn tiujn renkontiĝojn (eĉ ĉeforganizis ĝin en 2013 kun Petro Baláž :) kaj mi forte rekomendas ilin! Ili provizas bonan etoson, kiu instigas al pensmaniero, ke "aferoj eblas". Mi specife rekomendas partoprenon por homoj, kiuj prenis aŭ volas preni gvidajn rolojn, ĉu interretajn (administranto, robotisto, OTRS-agento ks.) aŭ eksterretajn (estrarano, merkatikisto, projekto-mastrumanto ks.). Se vi "nur" ŝatas verki Vikipedion, la programo ne tiom forte taŭgus; tamen, povas esti interese por momento rigardi al la alia flanko ;-)

Partopreno estas senpaga por ĉiuj vikimedianoj kun sia propra konto. Montru vian intereson ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Online_Meeting_2020/Participants/List (kaj en krampojn post via nomo certe skribu "Esperanto and Free Knowledge" por ke homoj sciu, ke vi apartenas al ni)
kaj poste nepre oficiale aliĝu ĉe https://www.eventbrite.com/e/wikimedia-cee-online-meeting-2020-tickets-116483763071

Mi persone alternados inter tiu ĉi renkontiĝo kaj KAEST (vidu mian antaŭan mesaĝon), kie mi ankaŭ prelegos kaj trejnos pri vikimedia agado (vidu https://kaest.ikso.net/2020/ )

PS: Se vi scias pri aliaj interesaj vikimediaj renkontiĝoj, bv. ankaŭ vi informu pri ili ĉu ĉi tie, en la Telegrama grupo aŭ rekte al mi. Ni povas ilin ankaŭ listigi en nia retejo ĉe https://esperanto.wiki/eventoj/

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav