Saluton de Vikimanio 2018 en Kaburbo!

Hodiaŭ komenciĝas la ĉefa programo de Vikimanio (antaŭaj 2 tagoj estis antaŭkonferenco). La programo estas certe interesa kaj ankaŭ tial tre bonas, ke partoprenas pluraj esperantistoj, enkalkulante kernon de ELiSo. Tamen, eĉ se vi ne povis partopreni persone, vi havas ŝancon partopreni malĉeeste, pere de interreto.

Iuj gravaj programeroj estos elsendataj vivo kaj poste publikigitaj en YouTube kaj Vikimedia Komunejo. Iuj plia programeroj estos videoregistritaj de lokaj volontuloj kaj iom poste publikigitaj. Ĉiuj gravaj informoj estas en la retejo de Vikimanio: https://wikimania2018.wikimedia.org/wiki/Program#Live_stream

Mi esperas, ke sekvajare ni povos renkontiĝi en Vikimanio en eĉ pli granda kvanto :-)

Amike
KuboF Hromoslav