Saluton.

Jam post kelkaj monatoj okazos 2 interesaj Vikimediaj konferencoj, al kiuj mi vin kore invitas!

Memoru, ke krom  la oficiala programo tre gravas eksterprograma agado - ekkonado de homoj, amikiĝado kaj neformala kunlaborado.

Vikidatuma konferenco (WikidataCon), 28a-29a de Oktobro 2017
Vikidatuma konferenco estas renkontiĝo por ĉiuj, kiuj laboras en Vikidatumoj aŭ per la datumoj de ĝi. La programo nun estas preparata - supozeble temos pri prezentoj kaj atelieroj pri atingoj, planoj kaj praktikaj aplikoj.
Partopreno estas senpaga sed tre limigita - restis 50 disponeblaj biletoj, kiujn vi povos rezervi komence de Septembro. Tial ne mistrafu la ŝancon kaj atentu pri la dato - jam nun vi povas aliĝi al atendolisto.

Pliaj informoj kaj aliĝilo:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:WikidataCon_2017

Vikimedia diverseca konferenco, 3a-5a de Novembro 2017
Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj.
Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco, minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĝis cento da vikimedianoj. Por ni, esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de "diverseco".

Por partoprenontoj estos disponeblaj ĉ. 80 stipendioj.

Aliĝado ankoraŭ ne estis lanĉita, sed prefere jam nun rezervu la daton kaj atentu al oficialan paĝon:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Diversity_Conference_2017

ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiuj ĉi konferencoj, ekz. per informado en niaj sociaj retejoj, tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ ĉi tie.

Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
gvidanto