Karaj,

kvankam hieraŭ finiĝis la vikimedia fotokonkurso pri Zamenhof/Esperanto-objektoj, via fotemo povas manifestiĝi denove ĝuste nun!

Internacia skipo preparis por vi la fotokonkurson Vikio amas monumentojn fokusiĝantan pri, kiel la nomo supozigas, kulturaj monumentoj laŭ agnosko de koncerna lando.

Partoprenon konfirmis 49 landoj kaj eble partoprenos pliaj 5 (vidu la supran foton). Tiu ĉi konkurso estas federacia - viaj fotoj trairos landan ĵurion kaj la venkaj fotoj venos al internacia ĵurio.
Por pliaj informoj kiel partopreni vizitu https://www.wikilovesmonuments.org/participate/

Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio