Saluton.

Unu el rekomendoj de la tut-vikimedia strategia procezo estas Universala Kodo de Kondutado (UCoC), kiu difinas minimumajn posutlojn pri kondutado en Vikimedia mondo. Ĝi estis intense disvolvata ekde Junio ĝis Decembro 2020, kaj la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio ĝin ratifis la 2-an de Februaro.

Nuntempe venas la periodo por diskuti kaj decidi kiel precize ĝi estu uzata kaj devigata. La celo estas, ke ĝi ne konfliktu kun nuntempaj statutoj kaj lokaj Kodoj de Kondutado, sed komplementu ilin. Planataj estas diversaj konsultadoj, kiuj daŭros ĝis iam en Aprilo 2021

Mi invitas vin konatiĝi kun la Kodo kaj la procezo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Universal_Code_of_Conduct/eo

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto