Karaj membroj kaj subtenantoj de ELiSo / VMEO,

kun ĝojo mi anoncas, ke nia laboro por iĝi Faka Asocio Kunlaboranta de UEA bone progresas. La membriĝon ni planis jam por 2020 sed estis tro okupitaj. En la Jara plano 2021 kaj la Jara buĝeto 2021 la Ĝenerala asembleo taskis al la Estraro plidetaligon kaj finan plenumon de tiu membriĝo (kaj ankaŭ membriĝo al TEJO) kaj la Estraro survojas.

Plenumante tiun ĉi taskon ricevitan de la Ĝenerala asembleo la Estraro, laŭ propono de UEA, unuanime voĉdone aprobis ke Esperanto kaj Libera Scio respektas la principon de neŭtraleco esprimitan en la § 5 de la Statuto de UEA. La Revizia komisiono "benis" la aprobon.

Mi postmomente informos pri la decido ankaŭ la Komisionon pri statutoj (UEA). Baldaŭ ni prezentos la finpreparitan peton al la Komitato de UEA kaj espereble nia akcepto venos nelonge poste. Baldaŭ ni revenos ankaŭ al laboro pri membriĝo al TEJO.

Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
Prezidanto