Saluton.

Estas plezuro por mi oficiale anonci venkintojn de la Esperantlingva parto de la plurlingva artikol-verka konkurso VikiPrintempo COE 2019, kiu okazis en Aprilo kaj Majo samtempe en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo.

La venkintoj estas:
  1. Alzinous
  2. Yurij Karcev
Aldona venkinto
  1. Mutichou
(Mutichou verkis 2 akceptitajn kaj 2 neakceptitajn (pro nesufiĉa longeco) artikolojn en Vikivojaĝo akirinte 4 poentojn, tial li ne rajtas je plena premio (provizita de la Fondaĵo Vikimedio). De ĉiuj partoprenintoj, kiuj ne atingis necesajn 10 poentojn, li tamen estis plej proksime al la sojlo. Danke al Vinilkosmo, Esperanta sponsoro de la konkurso, li tamen ricevis aldonan premion. Dankon al Mutichou pro partopreno kaj al Vinilkosmo pro sponsorado!)


Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!


La konkurso estis fokusita pri la regiono de la Centra kaj Orienta Eŭropo, la Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo. Ĉiujare okazas pluraj similaj multlingvaj eventoj (ekzemple pri Afriko kaj pri Azio). Ankoraŭ ne estas decidita, ĉu ni organizos iun el ili - se vi interesiĝas helpi, private min kontaktu.

KuboF Hromoslav
VikiPrintempo COE 2019
ĉeforganizanto