Pasintan semajnon niaj amikoj en Brazilo spertis kortuŝan baton - la Nacia muzeo forbruliĝis kaj kun ĝi preskaŭ tuta ĝia kolekto. Nun estas aparte grava tempo por helpi niajn brazilajn amikojn pri konservado de memoro pere de Vikimediaj projektoj.

La Nacia muzeo, en la urbo Rio-de-Ĵaneiro, estis starigita antaŭ 200 jaroj, en iama imperiestra domo, kaj ekde tiu tempo kolektis 20 milionojn da eksponaĵoj. Ĝi apartenas al pintaj sciencaj institucioj de Brazilo. Al ĝia vasta kolekto apartenis multaj arĥeologiaj, geologiaj kaj historiaj unikaĵoj, inter ili la plej malnova homa fosiolio de Ameriko. Jam konfirmiĝis, ke pereis tuta kolekto pri indiĝenaj lingvoj, ankaŭ muzikaj registraĵoj de ne plu parolataj lingvoj. Unu el malmultaj aferoj, kiuj ŝajne transvivis estas meteoritoj.

Nun estas via tempo!

La incendio frapis forte kaj ni ĉiuj kunsentas kun brazilanoj. Nun, kiam la originalaĵoj malaperis, la plej bona maniero por helpi estas konservi almenaŭ ciferecan dokumentadon. Se vi aŭ viaj amikoj vizitis la muzeon kaj fotis aŭ filmis ĝin, ni alvokas vin alŝuti viajn fotojn kaj videojn al Vikimedia Komunejo, de kie ilin povos plu uzi Vikipedio kaj ĉiuj aliaj Vikimediaj projektoj.

Se vi aŭ viaj amikoj ankoraŭ ne havas sperton pri alŝutado al Komunejo, venu al jena paĝo por enkonduko:
https://pt.wikipedia.org/wiki/Wikip%C3%A9dia:Comunicado_sobre_o_Museu_Nacional/eo

Se vi jam spertas pri Komunejo, alŝutu viajn fotojn per tiu ĉi paĝo:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Campaign:MuseuNacional

Via kontribuo estas nun aparte grava por helpi konservi sciaron de Brazilo kaj homaro entute!

Ni petas vin disvastigi tiun ĉi mesaĝon al viaj konatoj, por savi kiom eble plej multe!

Fine ni ŝatas danki ankaŭ al UEA, pro ĝia inspira morala subteno de Brazilo en tiu ĉi korprema situacio kaj alvoko por helpi per Vikipedio!

Sincere
Vikimedianoj de Esperanto kaj Libera Scio