Saluton!

Resumo: En Vikimedio EO ni serĉas novan administranton de membroj kaj kontaktoj (kaj kelkajn rilatajn rolojn). Grandparte temas pri laborado en programo CiviCRM. Se vi baze interesiĝas, kontaktu min. Por helpi al vi lerni bazan uzadon de CiviCRM mi baldaŭ gvidos 1-horan retseminarion la 6-an de Decembro, kaj 3-tagan trejnadon dum JES en Germanio. Se vi interesiĝas, aliĝu al ambaŭ tre baldaŭ.

En Vikimedio EO ni iom-post-iom plivastigas nian teamon de kernaj aktivuloj, kiuj longtempe plenumas bazan funkciigadon de VMEO kaj projektan laboron. Unu el tiuj bazaj aferoj estas mastrumado de membroj (kaj ĝenerale kontaktoj, ekz. eventaj aliĝintoj, volontuloj, abonantoj de retpoŝtaj novaĵleteroj ks). Nuntempe la laboron faras nur mi. Sed ĝi estas signife kompleksa kaj vasta kaj forprenas de mi tempon, energion kaj atenton, kiun mi ne povas tiom multe dediĉi al gvidado de VMEO kaj projekta laboro. Kaj tial ni serĉas longtempan respondeculon pri la laboro.

Ideala kandidato:

  1. estas respondeca (ĉar laboras pri sentemaj, personaj datumoj)
  2. kapablas regi kompleksan komputilan (retan) programon
  3. pretas lerni multon novan
  4. estas kunlaborema (kunlaboros kun varbanto kaj engaĝiganto de membroj - aŭ faros ankaŭ tion :)
  5. estas iniciatema (ekz. proprainiciate kontaktas aktivulojn, kiuj povus profiti de plifaciligo / ebligo de laboro per kontakt-mastruma sistemo, ks)
  6. pretas diskonigi siajn kapablojn (ni strebas por ĉiu labora rolo havi ĉefan respondeculon kaj almenaŭ 1 anstataŭanton; do ideale vi zorgus pri trejnado por iu novulo)
  7. regas la skriban anglan (ĉar nuntempe CiviCRM ne estas en Esperanto, kaj interreta helpado pri ĝi estas dume plej efika en la angla)

Nenecesaj, sed grandaj plusoj estas:

  1. volo lerni uzadon de CiviCRM profunde (spertulo pri CiviCRM estas rilata, sed aparta, rolo por kiu ni ankaŭ serĉas laboranton)
  2. spertoj pri raportado de programaraj cimoj kaj proponoj por plibonigoj
  3. tre granda pluso: programado en PHP

Rekompence vi ricevos

  1. bonan senton, ke vi faras fundamente bezonatan laboron kaj tiel ebligas al VMEO pli efike helpi al Vikimediaj projektoj
  2. lernos novan aferon, kiu estas bezonata ankaŭ en aliaj organizoj kaj eĉ komerce
  3. eblon partopreni en finance subtenata eduka programo de VMEO (ekz. individua edukado per Erasmus+)
  4. (estontece ni eble povus pagi vin, sed tio nuntempe estas necerta)

 

Do, se vi pretas helpadi pri tiu ĉi grava laboro de VMEO, aliĝu al la retseminario kaj la trejnado. Se vi ne povas partopreni ilin, certe skribu al mi - mi klopodos videoregistri la eventojn kaj provizi la registraĵon. Kaj ni povos komenci trakti la aferon ;-)

Amike
KuboF Hromoslav

Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto