Saluton.

Post 1-jara paŭzo revenas al Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo ŝatata redakta maratono - Azia monato. Dum la tuta Novembro vin Aziaj Vikimediaj komunumoj kunorganize kun Esperanto kaj Libera Scio invitas kontribui per novaj artikoloj pri Azio - ĝiaj geografio, historio, kulturo, socio, scienco ktp.

Azia monato estas t.n. "redakta maratono". Kontraste al konkursoj, redakta maratono celas pli komunuman, kunlaboran etoson. Post kiam vi verkos 4 novajn artikolojn, por plifortigi amikecon kaj kulturan interŝanĝon vi ricevos speciale fasonitan poŝtokarton de iu hazarde elektita Azia Vikimedia komunumo.

Specifaĵo de tiu ĉi jaro estas, ke Azia monato okazas ankaŭ en Vikivojaĝo - liberaj vojaĝ-gvidiloj pri tuta mondo! Imagu kiom pli facile kaj amuze estus vojaĝi al ekz. Esperantaj renkontiĝoj kun detalaj rekomendoj pri ties lando kaj kun plena frazlibro! Nu, tion vi povas kunkrei per Vikivojaĝo! Vikivojaĝo dume funkcias en testa reĝimo kaj atendas pli multajn kontribuantojn por povi esti memstara projekto. Tial mi specife invitas vin provi Vikivojaĝon dum Azia monato - sufiĉas, ke nur 2 en vi restos labori tie kaj la projekto maturiĝos!

Ankoraŭ hodiaŭ venu al Vikipedio aŭ Vikivojaĝo kaj verku pri Azio!

https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Azia_Monato_2019
https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Azia_monato_2019

Amike Azie
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio

Bez virů. www.avg.com