Saluton!

Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro, kiel vi mem povas partopreni kaj kion vi povas gajni de tio?

Aliĝu nun kaj vi ekscios!

En 2023 ni celas plivastigi eblojn partopreni en subvenciataj projektoj de Erasmus+ al pli multaj niaj membroj kaj aktivuloj. Eble ankaŭ al vi!

Por povi inkludi ankaŭ vin, mi invitas vin al nia reta seminario kun diskuto. Ĝi estas senaga kaj komencos la 25-an de Januaro je 18:00 UTK (19:00 de Mez-Eŭropa tempo).

Partopreni en Erasmus+ povas homoj de la Eŭropa unio kaj aliaj programaj landoj (Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Turkio).

Mallonga gustumo, de aferoj, kiujn vi povus fari ene de projekto de Erasmus+: veturi al Esperanta evento al trejnado, viziti alian Vikimedian organizon kaj lerni pri ilia labormaniero, lerni profesiajn kapablojn dum kelktaga kurso, ekkoni novajn homojn de tuta Eŭropo, kaj multo pli! Kaj aparte plaĉa parto estas, ke danke al subvencio vi havos ĉion repagita!

Ĉu tio kaptis vian intereson? Aliĝu nun por ekscii pli!


Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO)
Prezidanto