Saluton!

Por partopreni en la Ĝenerala asembleo faru:
  1. membriĝu en Esperanto kaj Libera Scio - https://esperanto.wiki/alighilo/
  2. skribu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com kaj vi aŭtomate ricevos respondon kun ligilo al video-renkontilo, kiun ni uzos
  3. legu gravajn dokumentojn (ni voĉdonos pri ili):
    1. Jarraporton pri 2019 - https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Reports/2019
    2. Jarplanon por 2020 - https://meta.wikimedia.org/wiki/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Annual_agendas/2020-eo
    3. Statuton - https://esperanto.wiki/statuto/
  4. sabate, la 16-an de Majo je 18:00 UTK venu al video-renkontilo (por la ligilo vidu la punkton 2. )
Bonvolu memori, ke tiaspeca (virtuala) Asembleo estas (ankaŭ) por ni tute nova, kaj ankaŭ niaj retaj servoj estas novnaskitaj. Bv. estu iom pacienca pri ili. Kaj se vi volas komenti, ni aprezas la konstruigajn rimarkojn!

Dankon kaj ni antaŭĝojas vidi vin dum nia 1-a Ĝenerala asembleo!
Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
Gvidanto de la Prepara komisiono