Kara,
post iom longa tempo al niaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo revenos la ŝatata
artikol-verka konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE> 🎉
Tamen, la planita komenco estas tre baldaŭ (Marto) kaj *estas bezonata
helpo*. Kaj tial *mi venas al vi!*
Pro administraj kialoj *estas bezonata iu komunumano, kiu traktos la monon
por premioj*. Tiu homo bezonos listiĝi kiel organizanto ĉe la centra,
multlingva kunordiga paĝo, kaj post fino de la konkurso trakti distribuon
de la premioj. Mi tion faris jam plurfoje, tio ne estas aparte granda
laboro, ĝenerale kelkaj horoj. Kaj ĝi estas nepra paŝo por havi plenan
konkurson.
Se vi pretas servi en tiu rolo, skribu al mi kiom eble plej frue.
Dankon!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto