Saluton!
Parto de laboro de Vikimedio EO estas subtenado de alta lingva nivelo de
Esperantaj Vikimediaj projektoj, do de lingvaj kapabloj de kontribuantoj.
Kaj al tio apartenas testado.
Dum UK 2025 en Brno, Ĉeĥio vi havos oportunon profesie testiĝi en
KER-ekzameno, inklude de la nivelo C2 (super-denaska)!
Sed la limdato por aliĝi estas hodiaŭ, do se vi pripensas, rapidu ;-)
https://edukado.net/alighilo?id=2025UK-BRNO
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton!
Vikimedio Esperanto partoprenas en Esperantlingva projekto de Erasmus+
rilata al sano. Vi havas eblon *senpage* partopreni per ĝi en la 23-a
Internacia medicinista esperanto kongreso
<https://lsmu.lt/renginiai/23-iasis-tarptautinis-mediku-kongresas-2025/>
(IMEK).
Jam fine de Junio 2025!
Pro tempopremo mi bezonas vian reagon tre baldaŭ - *ĝis la 9-a de Junio
nokte*. Respondu al mi private!
Danke al la malavara subteno de Erasmus+ de la Eŭropa komisiono, la
elektota partoprenonto havos repagitajn vojaĝon, loĝadon, manĝadon kaj
kongresan kotizon (ni traktos detalojn private).
Eblas, ke vi nur partoprenu en la menciita kongreso, sed preferindas, ke vi
pretu *kunlabori ankaŭ pri postaj projektaj aktivaĵoj* (precipe pagata
verkado / tradukado de Vikipediaj artikoloj, organizado / helpado ĉe
Vikipedia konkurso ks).
*Prioritaton* havas:
- *medicinaj profesiuloj kaj studentoj*, aŭ almenaŭ edukitaj
interesiĝantoj
- homoj pretaj *prezenti referaĵon* (15 min por prezento + 5 minutoj por
respondi demandojn) aŭ afiŝon pri temo rilata al sano (en vasta senco, do
ekz. ankaŭ pri tradukado de sanrilataj terminoj ks) dum la IMEK 2025
- homoj pretaj *kunlabori ankaŭ pri aliaj projektaj aktivaĵoj*
Elektita partoprenonto devas esti membro de VMEO (povas aliĝi nun
<https://esperanto.wiki/alighilo>).
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto