Saluton.
Jen interesa propono por junuloj.
Ĉu vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj kaj estas aktiva Vikimediano? En Majo 2025
vi povas partopreni Vikimedian Junularan Konferenco en Prago, Ĉeĥio!
Stipendioj estas peteblaj ĝis la 18-a de Januaro.
https://esperanto.wiki/evento/vikimedia-junulara-konferenco-2025
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Karaj,
post monato okazos la 7a Kunsido de la Ĝenerala Asembleo de Vikimedio EO.
Membroj nuntempaj, pasintaj kaj aliĝintaj sed nepagintaj devintus ricevi
inviton ankaŭ oficiale individue senditan al si.
*Dato*: 8a de Februaro 2025
*Tempo*: 15:00-17:00 UTK
*Detaloj kaj aliĝilo*:
https://esperanto.wiki/evento/7-a-kunsido-de-generala-asembleo-2025-1
*GRAVA - bezonataj novaj Estraranoj kaj organizantoj!*
Dum lastaj monatoj kaj kelketaj jaroj, Vikimedio EO kaj vivsituacio de la
plej kernaj aktivuloj signife ŝanĝiĝis. Rezulte, nun *ni serĉas aldonajn
Estraranojn* por helpi kungvidi la organizon strategie. Aldone, *ni serĉas
ankaŭ organizantojn / projektajn mastrumistojn*, kiuj gvidos niajn
diversajn projektojn (iujn kiel volontuloj, iujn kiel eventuale pagataj
dungitoj aŭ kontraktitoj). Bv *kandidatiĝi per la aktivula kandidatiĝilo
<https://esperanto.wiki/volontulu>* kaj certe venu al la Asembleo ;-)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
po 16. 12. 2024 o 13:58 Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
> Karaj,
>
> mi *konsideras* kunvoki sekvn Kunvenon de Ĝenerala Asembleo de Vikimedio
> EO por la *8-a de Februaro 2025*.
>
> *Ĉu vi eble vidas iun problemon pri tiu dato?* En la Eventa Servo
> <https://eventaservo.org/>, Vikimedia Kaledaro
> <https://diff.wikimedia.org/calendar/> kaj listo de Vikimediaj eventoj
> <https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:AllEvents> mi ne trovis sufiĉe
> grandan konflikton. Pli frue mi ne volas fari ĝin, ĉar tiam nia organizo
> havas devigon pri granda fina raporto de Erasmus+, kiu havas prioritaton.
>
> Amike
> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
> Wikimedia EO (VMEO) <https://esperanto.wiki/>
> Prezidanto
>