Saluton.
Alparolis min teĥnika prizorganto de Virtuala kongreso (VK), kiu okazas anstataŭ UK, kun eblo havi "temajn ĉabmrojn" kun vidbabilejo dum VK kaj ĉu VMEO interesiĝas pri tia sia ĉambro.
Por mi, mi diras certe jes! la demando pli estas kiom da sesioj, en kiuj tempoj, sub kiu nomo kaj kiu estos "gvidanto" de la ĉambro (ekzemple prezentos mision de Vikimedio, kiel oni verkas Vikipedion, kion celas VMEO, respondados al demandoj kaj babilos kun homoj pri la temo).
Mia nuna imago estas almenaŭ 2 sesioj - almenaŭ 1 en tempo taŭga por Eŭropo kaj almenaŭ 1 taŭga por Ameriko, espereble por Azio (ĉu ni havas aktivulon, kiu pretas gvidi?) kaj la nomo estu io alia ol "Esperanto kaj Libera Scio" (ĉar tion homon ne multe konas, ne klare ligas nin al viki-aferoj kaj ni ĉiuokaze postnelonge espereble ŝanĝos la nomon), eble io kiel "Vikioj en Esperanto" aŭ "Vikipedio kaj ĝia familio" :)
DEMANDO POR VI Ĉu vi volas (kun)gvidi iun sesion? En kiu tempo (por kiuj horzonoj)?
Temas pri lastmomenta ideo, kaj VK komenciĝos postnelonge, do bv. eĥiĝu ene de 2 tagoj.
Amike