Saluton.
Mi ĝoje anoncas, ke la Esperanta Vikipedio aliĝis al la tutmonda kampanjo *#1Lib1Ref*. Ĝi origine celas al bibliotekistoj kaj alvokas ilin por aldoni 1 referencon al Vikipedio uzante literaturon de sia biblioteko. La kampanjo estas malfermita ankaŭ por vi kaj ĉi-foje provizas eĉ premiojn por la plej aktivaj kontribuantoj.
Vikipedio bezonas *referencojn* por esti fidinda. Aldonu ilin *ĝis la 5-a de Februaro 2021* (inklude), *en la redakto-resumo* nepre uzu la *kradetikedojn #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE* (kaj se la artikolo temas pri homaj rajtoj, ankaŭ *#WikiForHumanRights*) kaj vi povas *gajni premiojn* de la Fondaĵo Vikimedio.
*Detalaj informoj*: https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:1Lib1Ref
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) https://esperanto.wiki/ Prezidanto