Saluton,
mi antaŭ nelonge konstatis, ke iuj inter vi ŝanĝis multajn
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
al
[[Kategorio:Iu-ajn|Nomo, Nomo]]
dum alia vikipediisto faras precize la malon kaj majuskligas multajn ordigŝlosilojn.
Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
Ĉu vi konsentas?
Paul
Paul Peeraerts skribis je 2006-08-02 15:29:
Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
Jen ankoraŭ trovita konkreta ekzemplo (Kategoiro Hispanaj esperantistoj):
V
* Francisko Vila * Jaume Viladoms Valls * Antonio Valén
Antonio Valen erare aperas fine de la listo, ĉar lia ordiga ŝlosilo estas |Valen anstataŭ |VALEN