Karaj gekolegoj, malrapide sed certe proksimiĝas grava deka jubileo de nia
Esperanto-Vikipedio. Sendube estus tre utile promocii nian komunan projekton ankaŭ per
firmigo de personaj kontaktoj dum iu nevirtuala renkontiĝo!
Mi venas kun iniciato (kiun mi jam nedevontige kaj neoficiale pridiskutis en la estraro de
Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj invitas vin okazigi la solenan Vikimanion - Renkontiĝon de
E-vikipediistoj en Ĉeĥio!
Provizora konciza propono
Dato: 27.10 (ev. 28.10.)-31.10.2011 - ekde merkredo vespere aŭ ĵaŭdo ĝis dimanĉo
antaŭtagmeze (klarigo: tiam okazas aŭtunaj ferioj en Ĉeĥio kaj eblas pli facile aranĝi
loĝadon en favorpreza studenthejmo kaj luon de la lerneja komputilejo)
Loko: Svitavy, Ĉeĥio (vidu E-lingvan urban retpaĝaron ). La ĉeĥa urbo Svitavy (17 000
loĝ.), situanta en Bohemia-moravia limlando estas relative tre bone trafike atingebla el
ĉiuj direktoj: el sudo: unu horon per rekta rapidtrajno el Brno, el aliaj direktoj:
kvaronhoron trajne el Česká Třebová, grava fervoja nodo, kiun traveturas internaciaj
trajnoj el direktoj Germanio, Pollando ktp. (do sume ekz. du horojn kaj duonon el Prago).
Ekzistas kompreneble ankaŭ buskonektoj.
En la urbo ekde septembro 2008 ekzistas Esperanto-muzeo situanta en la prestiĝa domo de
Ottendorfer. Esperanto ĝuas favoron de la nuna urbestraro, kiu senpage disponigis al
E-muzeo la spacon, tial ni celas rekompence montri internaciecon de Esperanto kaj efikecon
de ĝia funkciado.
Teknikaj kondiĉoj
Por faka programo eblos lui moderne ekipitan komputilejon en la loka lernejo (21
komputiloj + granda tuŝekrano por la preleganto). ĈEA jam dufoje okazigis tie kun bona
sperto komputilan seminarion.
Krome en la sidejo de Esperanto-muzeo mem eblas utiligi tri ejojn por apartaj
laborgurpogrupoj (havantaj proprajn tekkomputilojn kun retaliro – aŭ sendratan retaliron
eblos peti surloke) + luksan historian salonegon ekz. por solena kaj vespera programo -
ĉion ĉi sendube sufiĉe favorpreze!
Supozata programo
Fakaj prelegoj, seminarioj, diskutoj, prezentoj, vesperaj programoj laŭ interkonsento
(espereble ankaŭ ĝuado de la fama ĉeĥa biero!)
Ekskurseblecoj: kvaronhoron perbuse situas ekz. la urbo Litomyšl, enestanta en la listo de
UNESKO.
Por dezirantoj eblos aranĝi plilongigon de la restado en la urbo: i.a. por 8 personoj
eblas tranoktado rekte en la romantika turo de la Esperanto-muzeo (kontraŭ ĉ. 10 eŭroj
ponokte/popersone). Eventuale post la aranĝo ni klopodos prizorgi la partoprenantojn ankaŭ
en aliaj urboj de Ĉeĥio (Prago, Brno, Olomouc, Pardubice, Písek k.a.)
Kaze de pozitiva reago mi povas komenci esplori konkretajn kondiĉojn kaj proponi pli
detalan oferton kaj budĝeton.
Financoj
Ni klopodos akiri subvencion por la aranĝo kadre de Komputila klerigado. Viaflankaj
aktivecoj tiukampe estas sendube tre dezirindaj, ĉar ili helpos pli alirebligi la
partoprenon al ĉiuj dezirantoj!
Garantio
Kaze de intereso mi kun mia edzo pretas organize prizorgi la aranĝon. Ni havas multjarajn
spertojn en la fako kaj organizis jam kelkdek aranĝojn (vidu mian paĝon Vikipediisto:Pavla
Dvořáková).
Mi esperas vian intereson kaj antaŭĝojas viajn reagojn, proponojn kaj kunlaboremon!
Amike salutas vin ĉiujn
Pavla Dvořáková,Písek, Ĉeĥio
pavla.esperanto ĉe
gmail.com
Mesaĝo de Pavla dissendita de Arno.