Saluton.
Dum la nuntempa kongresa sezono (Julio - Aŭgusto 2020) okazas internacia
kampanjo pri aldonado de fotoj al Vikipediaj artikoloj. Kaj Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo) partoprenas en ĝi - subtenante la Esperantan Vikipedion!
Por partopreni aldonu al ajna Vikipedia artikolo foton / videon / sonaĵon
(ili jam estas abunde en la Vikimedia Komunejo), en la redakto-resumon (ne
en la artikolon mem!) skribu #*WPWP* kaj konservu la ŝanĝon. Homoj, kiuj
aldonos fotojn / videojn / sonaĵojn al plej multaj artikoloj, gajnos
valorajn donac-kartojn. Precizaj reguloj estas ĉe la oficiala multlingva
paĝo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikipedia_Pages_Wanting_Photos/eo
Por subteni la kampanjon ni organizas ankaŭ prelegojn kaj fulmokursojn.
Dume konfirmitaj estas dum:
- IJK 2020, 13-a de Julio
<https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-ijk-2020/>
- SES 2020, 21-a de Julio
<https://esperanto.wiki/evento/ilustru-vikipedion-helpu-kaj-venku-kampanjon-ses-2020/>
Prelegos Leandro Abrahão, trejnos KuboF Hromoslav - ambaŭ aktivuloj de
Esperanto kaj Libera Scio kaj longjaraj administrantoj de la Esperanta
Vikipedio.
Se vi partoprenos tiujn *retajn* eventojn, ni kore invitas vin partopreni
en la sesio. Aliokaze, vi ankoraŭ povas profiti tempon por aliĝo ;-) (la
lasta tago por aliĝi al IJK estas la 9-a de Julio)
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>