Saluton.
La Fondaĵo Vikimedio kaj la Vikidatuma teamo en sekvaj jaroj intense
laboros pri novaj projektoj, por kiuj serĉas interesiĝantaj lingvaj
komunumoj. Esperanto provizore kandidatiĝis.
Temas pri plibonigo de leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj, kaj la nova
projekto Abstrakta Vikipedio (lingve-sendependa prezento de scioj).
La temo venis al ni al diskuto nur hieraŭ, nur kelkajn horojn antaŭ limdato
por kandidatiĝo. Pluraj aferoj estas nuntempe neklaraj (ankaŭ al la
programistaj teamoj), sed ĉar estis certagrada intereso, mi provizore
(baldaŭ ni ricevos pli multajn informojn kaj ankaŭ ni decidos surbaze de
ili) kandidatigis Esperanton:
https://www.wikidata.org/wiki/Wikidata:Lexicographical_data/Focus_languages…
Se vi interesiĝas pri helpado al la projektoj (dume ne klaras kiom intense,
sed ĝi evidente devus taŭgi ankaŭ por komunumoj multe malpli grandaj ol
nia) dum sekvaj ĉ. 3 jaroj listĝu en jenaj paĝoj (en tiu projekto, kievi
aktivas):
-
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo
-
https://eo.wiktionary.org/wiki/Vikivortaro:Diskutejo
Amike
KuboF Hromoslav